Esperanto Desperado
Esperanto Desperado ("Esperanto Malesperado") estis muzika grupo, kiu en 2000 eldonis (ĉe Vinilkosmo) sian unuan kompaktan diskon, Jen venas ... broKANTAĴOJ. La bando ludas plejparte memfaritajn kantojn, kaj kelkajn malnovajn kantojn de Amplifiki. La nomo de la albumo (kiu origine estis la nomo de la grupo) daŭrigas la tradicion de vortludaj nomoj de Esperanto-muzikgrupoj.
La grupo ludas diversajn multajn stilojn, plejparte popolmuzikecan rokon, kaj la membroj de la grupo venas el diversaj lokoj, kiel Danio, Pollando, kaj Bosnio — kaj plej laste el Ganao. Membroj de la bando por la KD "broKANTAĴOJ" estis Thomas Crowfurd, Brian Laustsen, Helle Eble Cleary, Kim J. Henriksen - Kimo kaj Amir "Amiro" Hadziahmetović; por la KD "Hotel Desperado", Nis Bramsen anstataŭis drumiston Thomas CROWFURD. En la lastaj monatoj de la ekzisto de la bando aliĝis ankaŭ ĝembisto-perkutisto Mark Dziwormu.
Okaze de la IJK 2005 oni anoncis, ke la tiama pollanda koncertaro estos la adiaŭo de la grupo, kiu poste ĉesos ekzisti. Tiun raporton konfirmas alineo en la ĉefpaĝo de la TTTejo de la grupo. Read more on Last.fm. User-contributed text is available under the Creative Commons By-SA License; additional terms may apply.
|
Statistics:
- 11,946plays
- 804listners
- 34top track count
|
Music tracks:
Trackimage |
Playbut |
Trackname |
Playbut |
Trackname |
|
|